Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

En batalo

Kolero sur la tero,
kolero tra l' aer',
elflua ruĝa sango
kaj ruĝa suna sfer'.
Subiras sun' en krude
purpura ĉielmar'.
Antaŭen, batalantoj,
antaŭen nun, hungar'!

Tra mornaj nuboj gape
rigardas la sunlum',
minacaj bajonetoj
ekbrilas tra la fum',
kirliĝas dense, pigre
la sombra fumnubar'.
Antaŭen, batalantoj,
antaŭen nun, hungar'!

Jen krakas, dense krakas
pafiloj en la front',
de hurlo de kanonoj
ektremas jam la mond'.
Ĉielo, ter', vi eble
fariĝos nun rubar'.
Antaŭen, batalantoj,
antaŭen nun, hungar'!

Min entuziasm' ekzalta
trafluas kiel flam',
la fum' kaj sangodoro
min ebriigas jam.
Viv' aŭ mort'! Mi rompos
tra l' malamika bar'!
Min sekvu, batalantoj,
min sekvu nun, hungar'!